
Juna filmreĝisoro intervjuas maljunan viron strangaspektan kun evidente ŝminkitaj okuloj, celante fari filmon kiu rakontos lian vivon.
Tagon post tago Germinal la maljunulo rakontas siajn travivaĵojn de sia infanaĝo en ĉemara kvartalo de Barcelono kun la kvaropo de siaj infanaj geamikoj, tra la hispana enlanda milito en kiu unue la gepatroj kaj sekve la filoj partoprenas la batalojn.
La rakonto koncentriĝas sur la amrilato de la protagonisto Germinal kun David lia «Amiko Amata» laŭ esprimo de la kataluna poeto Ramon Llull.
David estas promesplena tre intelegenta knabo, kaj kvankam pro iu malsano lia vidkapablo tre malboniĝis, la faŝista armeo dungas lin post la malvenko de la Respubliko kaj sadisma superulo trudas al li ke li mortpafu «ruĝulojn». Tiu situacio igas lin perdi la racion. Li eksilentas, ŝajne definitive muta, ĝis Germinal ekvizitos lin en la malsanulejo.
La rakonto pluas kun dramaj konsekvencoj, kiujn la maljunulo kun ŝminkitaj okuloj detale rakontas sen kolero.
La teatraĵo daŭras ĉirkaŭ 1 horon 30 kaj estas proponata ekde julio 2026 al diversaj Esperanto-aranĝoj ( UK, IJK, KEF kaj aliaj).

Lluís Llach naskiĝinta en 1948 famiĝis kiel kantisto, kataluna batalanto kontraŭ la frankismo. Li eniris la bandon «Els Setze Jutges» en 1967.
Li ekziliĝis el Hispanio de 1971 ĝis 1976 kaj debutis karieron en 1973 en la koncertejo l'Olympia en Parizo.
Lia kanzono «L'estaca» (la paliso) famiĝis kiel liberecana kontraŭfrankisma himno. Li ĉesigis sian kantistan karieron en 2007 koncertinte en 1985 en Barcelono antaŭ cent mil spektantoj, evento malofta por eŭropa artisto.
Ekde la jaroj 1980aj kaj pli aktive de la jaroj 2010aj li engaĝiĝas en maldekstraj katalunistaj partioj. En 2024 li estis elektita prezidento de la Nacia Asembleo de Katalunio.
De 2012 li publikigis plurajn romanojn, el kiuj la unua estas «Ŝminkitaj okuloj» (katalune: «Memòria d'uns ulls pintats»).
kiujn Arno Lagrange kaj Solen' partoprenis
TESPA, Kallima, Epicéa, Atomikomiks, Teatro Trupo deTuluzo
![]() | De la 15-a de junio 2003 vi estas la | |
Lasta ŝanĝo : sabaton la 24-an de januaro 2026 13:50. Por ĉiaj demandoj aŭ rimarkoj bv retmesaĝi al arno lagrange. Ĉiu tekstoj kaj bildoj en ĉi TTT-ejo estas sub kopilasilo GFDL. |
||